Ludu

La 995-a E_elsendo el la 11.09.2020 ĉe www.pola-retradio.org

La 8-an de septembro 2020 la E-komunumon skuis la informo pri la forpaso de konata E-aktivulo, Zlatko Tišljar. En nia elsendo ni i.a. memorigas la historian intervjuon kun li, preskaŭ tuj post kiam li fariĝis estrarano de Eŭropa Esperanto-Unio dum ĝia kongreso en Bilbao en 2004. La ĉefa temo estas la unia identeco, kun kiu devus esti ligita neŭtrala lingvo, al kiu temo nia interparolanto jam tiam donis multan atenton. Niaj komencaj kulturaj informoj rilatas al novaj mezepokaj objektoj en la Nacia Muzeo de Vroclavo kaj al la ekspozicio en la Etnografia Muzeo de ĉi tiu urbo el la kolektoj de geedza paro Anna kaj Paweł Banaś. Sub la ŝildo de la rubriko „Minutoj kun literaturo” ni prezentas la rezultojn de la nunjara eldono de la Belartaj Konkursoj de UEA. La akompananta nian programinformon interreta foto rilatas al specimena artaĵo el la ekspozicio pri neprofesia arto en Vroclavo. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas daŭre konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. Portempe ili – pro teknikaj kialoj – ne estas aktualigataj. TAMEN eblas sekvi ĉerpaĵojn el niaj elsendoj samtempe aŭskultante ilin kaj rigardante tekstojn per la filmetoj ĉe nia jutuba kanalo: https://www.youtube.com/channel/UCeJkbvDDmlwesPAl_GmPOEA. La tuta elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la kanalo: Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere en jutubo konforme al individua bezono eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj.