Ludu

La 992-a E_elsendo el la 01.09.2020 ĉe www.pola-retradio.org

Hodiaŭ nia elsendo aŭdiĝas ĉe la retpaĝo, kiu ekde nun ricevis novan aspekton, kio estas donaco de nia redakcistabano Bruce Crisp, al kiu tiuvoje ni direktas niajn dankvortojn. Kiel ĝia emblema ornambildo servas la varsovia Kastela Placo ĉe la Malnovurba Kvartalo, kiun ni proponis kiel simbolan ligon inter tradicio kaj moderneco, kiun kultivas niaj E-elsendoj. Pri tio ni iom klarigas komence de la elsendo, en kiu sekvas mallongaj aktualaĵoj (la 81-a datreveno de la eksplodo de la 2-a mondmilito; 40-jariĝo de Solidareco, la nova lernojaro) kaj kronvirusa kroniko. Pri limigita instruprogramo de latino en polaj lernejoj ni informas sekve. La sciencbultena temo traktas rilaton inter ruĝo kaj nia vidkapablo. El la arkivo de Pola Radio ni memorigas interparolon kun William Auld pri E-kulturo el 1987 kunlige kun lia 14-a mortodatreveno pasonta la 11-an de septembro. Muzike akompanas nin hodiaŭ Andrzej Tomecki per E-versio de kanzono pri la varsovia Malnovurba Kvartalo postmilite levita el la ruinoj kaj TIM per fragmento de la kanzono „Sen antaŭjuĝoj” el la bita albumo „Vaganto” eldonita de Vinilkosmo. La interreta foto ĉe nia programinformo rilatas al la hodiaŭa scienca temo. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas daŭre konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. ATENTU TAMEN, ke portempe ili – pro teknikaj kialoj – ne estas aktualigataj. La elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009; ĝi ebligas laŭplaĉe reguligi la parolrapidecon: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D