En la Reĝa Kastelo en Varsovio ĝis la 6-a de decembro estas rigardebla la unua ekspozicio dediĉita al la kreado de Tommaso Dolabella. Ĝi memorigas la figruon de la nun subtaksata kaj forgesita koretega pentristo de la polaj reĝoj el Vasa-dinastio en la 16-a/17-a jarcentoj. La ekspozicion akompanas verkoj de aliaj veneciaj pentristoj, tiaj kiel Jacopo Palma Il Vecchio, Giovanni de Monte aŭ Domenico Tintoretto. Krome estas prezentataj specimenoj de luksa 16-jarcenta venecia artmetio. Dolabella estis la aŭtoro de unuaj en Pollando modernaj grandformataj religiaj tolaĵoj. La artisto riĉigis la polan pentroarton de ĉi tiu epoko per la apliko de lumo kaj koloreco de la Sudo, per sia pentrista impresiĝemo kaj facila uzo de peniko. Liaj grandformataj tolaĵoj kun multaj figuroj, profunda perspektivo kaj videbla dialogado de la portretitaj personoj atestas pri la eksterordinara talento de la pentristo. En la ekspozicio estas prezentataj 22 pentraĵoj de Tommaso Dolabella pruntitaj tiucele el la krakovaj kaj apudkrakovaj preĝejoj kaj klostroj. Entute estas ekspoziciataj 80 artobjektoj el preskaŭ 30 institucioj. Multaj – speciale por la ekspozicio – estis subigitaj al konservistaj laboroj.

El la elsendo 19.09.2020. Legas Gabi – 1′ 40″