Ludu

La 990-a E_elsendo el la 18.08.2020 ĉe www.pola-retradio.org

Denove ni proponas renkontiĝi antaŭmikrofone kun profesoro Humphrey Tonkin, la elektita de la Virtuala Kongreso, Honora Prezidanto de UEA. Ĉi -foje nia gasto parolas pri kelkaj aspektoj de sia E-komunuma laboro jam kiel prezidanto de UEA. Antaŭ la kronvirusa kroniko ni atentigas pri la morgaŭa videokonferenco de Eŭropa Konsilio dediĉita al la situacio en Belorusio. Post la kroniko aldoniĝas informo pri pretigado de pola inteligenta serĉilo de turismaj ofertoj. Ankaŭ sciencbultenaj temoj  traktas laboron de polaj sciencistoj. Jen pri la abela flugilvibrado, jen pri sukceso de polaj junuloj dum la konkurso Future Mars Life. La akompana al la programinformo foto rilatas al unu el iliaj projektoj. Muzike akompanas nin Pigor & Eichhorn per la kanzono „Kisi vin”. Eksterelsende en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo tradicie troviĝas paralele legeblaj kaj aŭdeblaj tekstoj el la hodiaŭa programo. Tiun kutimon E-Redakcio de la Pola Radio enkondukis jam en 2003-a jaro. Hodiaŭ temas pri „novaĵoj” kaj „sciencaj informoj”. Ne hezitu uzi tiun ĉi servon mem kaj rekomendi al aliaj kiel efikan manieron altigi la aŭdokomprenon kaj parolkapablon. Krome en la rubriko „Antaŭ la mikrofono” troviĝas eksterelsende la dua parto de nia intervjuo kun prof. Humphrey Tonkin. La elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo: Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D. I.a. pere de ĝi vi povas rapidigi aŭ malrapidigi la parolrapidecon konforme al viaj bezonoj.