La reakritaj de Pollando verkoj kune kun la historio de ilia sukcesa reakiro estas prezentitaj en la profilo de la pola kulturministerio ĉe Instagram. Antaŭnelonge revenis al la Nacia Muzeo en Varsovio la unua reakirita tolaĵo de la renoma pola pentristo Jacek Malczewski. Ĝi apartenas al unu el 500 militperdoj, kies reakiro sukcesis dum la lastaj 4 jaroj. Inter aliaj reakiritaj artverkoj troviĝas la bildo „Vintro en malgranda urbeto” de Maksymilian Gierymski el la Nacia Muzeo en Krakovo, kolekto de etnografiaj historiaj objektoj nun troviĝata en la Arkeologia kaj Etnografia Muzeo de Lodzo aŭ lekyt, la malnovgreka amforo por olivoleo aŭ likvaj parfumaĵoj el la 4-a jarcento antaŭ nia erao el la kolektoj de la Nacia Muzeo en Varsovio. En la lastaj tagoj eblis konatiĝi en la portalo  kun la tolaĵo „Historio de Apolono kaj Dafna” de Abraham Bloemaert. Temis pri la unua en la historio artverko perdita de Pollando dum la 2-a mondmilito kaj reakirita sekve de la gajnita civila proceso.

El la elsendo 25.07.2020. Legas Maciek – 1’16”