La Benediktanina Abatejo en Staniątki (la suda Pollando) la plej malnova benediktanina klostro en Pollando en aprilo 2020 estis agnoskita Historimonumento. Ĝi estis fondita en 1228 fare de Klemens el Brześnica, de la grifita gento kaj lia edzino Racława. Ilia filino Wisenna fariĝis la unua abatino de la klostro. La origine lignaj kaj ŝtona konstruaĵoj, inkluzive de la biblioteko estis en plimulto konsumitaj de incendio en 1520. La rekonstruita en la unua duono de la 17-a jarcento klostro grave suferis dum la sveda invado kaj sekve dum la norda miliro. En la 18-a jarcento ĝi estis alikonstruita en la baoka stilo. En la 18-a jarcento benediktaninoj gvidis tie lernejon por knabinoj. Laŭ la postulo de imperiestro Jozefo la 2-a kreiĝis la registara lernejo por knabinoj kaj lernejeto por vilaĝaj infanoj. Ilia disfloro okazis en la 19-a jarcento kaj en 1923 aldonigis 5-jara gimnazio. Post la milito en 1953 ili estis fermitaj de la komunistaj aŭtoritatoj. Nun en la historia benediktanina klostra komplekso en Staniątki, kiu antaŭ 4 jaroj solnis sian 800-jariĝon daŭras restaŭristaj laboroj.

El la elsendo 03.07.2020. Legas Maciek – 1’27”