En la Internacia Kulturcentro de Krakovo estas prezentataj 16 plej popularaj teatraj afiŝoj de la kroata artisto Boris Bućan. Devenenataj el la 70-aj kaj 80-aj jaroj de la 20-a jarcento ili devenas el la Muzeo de la Nuntempa Arto en Zagrebio. Bućan estas klasikulo de la kroata arto, traktanta  afiŝojn kiel apartan artan formon. En Krakovo estas rigardeblaj liaj afiŝoj projektitaj por la spektakloj en la Nacia Teatro en Split kaj la Nacia Teatro en Zagrebo. Mondan famon Bućan akiris pro sia afiŝo por la baleto de Igor Strawiński „La fajra birdo”. La verkoj de la kroata artisto distingiĝas per granda formato kaj intensaj koloroj. La informa enhavo de liaj afiŝoj formas kadron por la grafika motivo.  La ekspozicio estas vizitebla libere ĝis la 16-a de aŭgusto.

El la elsendo 10.07.2020. Legas Maciek – 1’02”