Ĉi-semajne ni invitas vin gesinjoroj al Baranów Sandomierski en la sud-orienta Pollando. La unua mencio pri ĝi devenas el 1135 dum la regado de reĝo Bolesław Krzywousty (kurbobuŝa). La urbajn rajtojn Baranów ricevis en 1354 de reĝo Kazimiro la Granda. La urbo evoluis dank’ al la grenkomerco, fine de la 16-a jarcento evoluis tie la metioj – aparte la drapproduktado, felprilaborado kaj ŝuista arto. Komence de la 17-a jarcento  Baranów fariĝis unu el la ĉefaj centroj de kalvinismo en la la regiono. La 17-jarcentaj svedaj invadoj komencis la iom-post-iom progresantan falon. Baranów fariĝinte ĉelima urbo perdis la ekonomian kaj komercan bazon. Profundigis ĉion ĉi la 18-jarcentaj dispartigoj de Pollando. Malgraviĝis komerco kaj metioj, la urbon plagis la ripetiĝantaj indundoj. Post la dua mondmilito sekve de la grundreformo la tiea 16-jarcenta kastelo  fariĝis la proprietaĵo de la fisko. Pli posta difloro datiĝas al la 70-aj jaroj de la 20-a jarcento. Tiom kelkvorte pri la historio de Baranów Sandomierski, ĉar vian atenton gesinjoroj, ni volas fokusigi ĉirkaŭ la tiea kastelo, kalkulata al la plej elstaraj arkitekturaj objektoj de la malfrua renesanco sur la polaj teritorioj, ofte difinata  kiel „perlo”. Ĝi estis konstruigita sur la loko de la mezepoka defenda kavaleria biendomo, aparteninta al la nobela familio Baranowski. szlLa konstruon de la kastelo en 1569 inaŭguris la magnata familio Leszczyński, kiu invitis por ĉi tiu tasko la reĝan arkitekton el Floreno, Santi Gucci. La kastelo fariĝis la ĉefa rezidejo de Adam Leszczyński, grava centro de reformacio kun politika kaj societa signifo, kion atestas i.a. kelkfojaj vizitoj de reĝo Stefan Batory. La sekva posedanto de la kastelo realigis plian konstruetapon. Iom alimaniere estis displanitaj la internoj, la ekstera arkitekturo estis modernigita, estis alkonstruitaj pliaj elementoj de la defenda sistemo.  En la daŭro de la historio la posedantoj de la kastelo estis pluraj magnataj familioj. En la fino de la 17-a jarcento ĝia posedanto  fariĝis princo Józef Karol Lubomirski, kiu decidis pri la plukonstruo de la kastelo. Tiun ĉi taskon li komisiis al la fama Tylman el Gameren. Malgraŭ relative ofta ŝanĝo de la posedantoj – pro heredo aŭ vendo – la kastelo konservis la originalan renesancan-barokan karakteron, kiun konservis ankaŭ la sekvinta posedanto  Krasicki-familio. Tiam en la kastelo ektroviĝis memoraĵoj post episkopo Ignacy Krasicki, fama poeto, valoraj artkolektoj, valoraj mebloj, tolaĵoj kaj lia riĉa biblioteko. Ĉion ĉi, inkluzive de riĉa ekipaĵaro de la kastelo kaj de la ligna konstrubazo konsumis incendio el 1849 eksplodinta pro nekonataj kialoj. Finfine pro manko de rimedoj por rekonstruo la kastelo estis aŭkciita. Ĝia posedanto fariĝis grandbienulo Feliks Dolański. Nur lia filo – post laŭvica incendio  50 jarojn poste, Stanisław Karol sukcesis revenigi al la rezidejo la iamajn funkciojn, sed en multe pli modesta dimensio. I.a.  en la angula salono estis kreita secesistila kapelo kun imponaj vitraloj de Józef Mehoffer kaj altaro kun eksterordina bildo de la „Senmakula Dipatrino” de Jacek Malczewski. Ĝis la eksplodo de la 2-a mondmilito la kastelo troviĝis en la manoj de Dolański-familio. La 2-a mondmilito grave damaĝis la kastelon. En 1958 ĝia administranto fariĝis la Sulfurminejo en Machów, instalinte en ĝi „Sulfurmuzeon”. De pli ol 20 jaroj ĝia administranto ŝanĝiĝis. Belega kastelo kun la riĉplanta parko invitas gastojn, por kies bezonoj funkcias rekonstruita hotelo, kaj la kastelo – malgraŭ daŭraj renovigaj-adaptaj laboroj – ĉiutage atendas turistojn.

El la elsendo 26.06.2020. Legas Barbara – 5’47”