Ludu

La 975-a E_elsendo el la 26.06.2020 ĉe www.pola-retradio.org

Hodiaŭ ni invitas vin gesinjoroj per nia vendreda felietono al la loko Baranów Sandomierski por rakonti pri tiu ĉi urbo kaj pri la tiea  fama renesanca-baroka kastelo. Krom la komenca kronvirusa kroniko vi trovos komence ankaŭ kulturtemajn informojn. Ili koncernas interesan ekspozicion en Gliwice (la suda Pollando) pri la porcelanaj elementoj el la sultana servico donacita de la pola reĝo kaj la ĵazfestivalon Ladies’ Jazz Festival en Gdynia (la norda Pollando). En la E-komunumo ni prezentas informojn el Bjalistoko. Pri la pretigata eldono de jurista revuo dediĉita al Esperanto www.esperantojuro.org; jurista@esperanto.ac; pri aperigo de la E-teksto de la legaĵo indikita por la septembra Tago de la Nacia Legado. „Balladyna” de Juliusz Słowacki aperas en la pola kaj E-lingva versioj. Muzike ni prezentas fragmente la novan kanzonon de i.d.c. „La jaro de l’viruso”. La interreta foto akompananta nian programinformon prezentas porcelanaĵojn el la prezento „Eksterordinara donaco de la reĝo”. Eksterelsende tradicie troviĝas en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo paralele legeblaj kaj aŭdeblaj tekstoj el la hodiaŭa programo. Temas pri „kulturkronikaj informoj” kaj „felietonoj”. Ne hezitu uzi tiun ĉi servon mem kaj rekomendi al aliaj kiel efikan manieron altigi la aŭdokomprenon kaj parolkapablon. La elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D. I.a. pere de ĝi vi povas rapidigi aŭ malrapidigi la parolrapidecon konforme al viaj bezonoj.