Ludu

La 974-a E_elsendo el la 23.06.2019 ĉe www.pola-retradio.org

Lastsabate okazis rete la Inaŭguro de la evento MondaFest’ 2020, Monda Festivalo de Esperanto. Pri ĝi – ne sole pri la inaŭguro, sed ankaŭ pri la tuta ideo kaj koncepto ni interparolas kun nia hodiaŭa gasto,  la vicprezidanto de UEA, Ferdinando Maia.
Post la komenca kronvirusa kroniko nia aktualaĵo rilatas al porekologia sinteno de poloj, kiun ni prezentas baze de la rilata opinisondado. La scienca temo malkovras fakton, ke la homa cerba parolstrukturo estas multe malpli nova ol supozite. Hodiaŭ en nia programo ni citas el la muzika parto de la inaŭgurita sabate MondaFest’ 2020, el la koncerto de Manno Montanna. La akompananta programinformon foto rilatas al aktualaĵo pri sinteno de poloj al ekologiaj defioj. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas senĉese konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el nia elsendo. Niaj ĉepaĝaj rubrikoj enhavas cetere centojn da malpli novaj aŭdo-/legodokumentoj kun la indiko de i.a. tempodaŭro. Hodiaŭ ili aldoniĝas en la rubrikoj „novaĵoj” kaj „sciencaj informoj”. Dank’ al ĉi tiu nia servo eblas efike altigi la aŭdokomprenon kaj parolkapablon. Uzu do ĝin mem kaj rekomendu al aliaj. La interparolo kun Ferdinando Maia aŭdiĝas aparte en la rubriko „Antaŭ la mikrofono”. La elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009; ĝi ebligas laŭplaĉe reguligi la parolrapidecon: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D