Ludu

La 973-a E_elsendo el la 20.06.2020 ĉe www.pola-retradio.org

La komencon de nia elsendo ni dediĉas al la okazinta sabate en la reto inaŭguro de la Monda Festivalo de Esperanto, MondaFest’ 2020. En nia elsendo ni citas sole la alparolon de UEA-prezidanto Duncan Charters. La referencaj ligoj estas ĉe fejsbuko kaj en jutubo ĉe la kanalo de UEAviva; Jen la respektivaj adresoj: https://www.facebook.com/watch/live/?v=273379227409594&ref=watch_permalink; https://www.youtube.com/channel/UC61hf6hBHvsA7NcR-vmE1nw
En la daŭro de la elsendo ni prezentas kronvirusan kronikon kaj kulturkronikan informon pri la komenciĝanta aliĝado al la konkurso „La nacia legado” https://www.prezydent.pl/kancelaria/narodowe-czytanie/narodowe-czytanie-2020/uczestnicy-akcji/zgloszenie.html. Nia vendreda felietono pri koninda polo estas dediĉita al pola pentristo, kiu forlasis karieron fariĝinte monaĥo, Adam Chmielowski. Muzike ni ĉerpas el la programo de MondaFest’ 2020 aŭdigante en la elsendo la himnon, kiun kantas Amira el Koreio. La interreta foto akompananta nian programinformon prezentas la heroon de nia felietono, fratulon Albert Chmielowski kun orfo. Eksterelsende tradicie troviĝas en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo paralele legeblaj kaj aŭdeblaj tekstoj el la hodiaŭa programo. Temas pri „kulturkronikaj informoj” kaj „felietonoj”. Ne hezitu uzi tiun ĉi servon mem kaj rekomendi al aliaj kiel efikan manieron altigi la aŭdokomprenon kaj parolkapablon. La elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D. I.a. pere de ĝi vi povas rapidigi aŭ malrapidigi la parolrapidecon konforme al viaj bezonoj.