Ludu

La 972-a E_elsendo el la 16.06.2019 ĉe www.pola-retradio.org

Antaŭ nia mikrofono gastas hodiaŭ Jannick Huet kaj nia interparolo rilatas i.a. al la funkciado kaj aktivadoj de unu el la plej famaj E-centroj, Kastelo Greziljono en Francio (http://gresillon.org/) En la komencaj aktualaĵoj – post mallonga kronvirusa kroniko – ni prezentas la starpunkton de la germana estro de diplomataro rilate al la israelaj planoj aneksi la palestinajn teritoriojn ĉe la Okcidenta Bordo. En la nunsemajna scienca bulteno ni prezentas du temojn: pri la kvalitatesto por la Onkologia Centro en Bjalistoko kaj pri tio, kiel la cerboj de du proksimaj personoj akordiĝas. La akompana al programinformo interreta foto prezentas faman E-kastelon, la kastelon Greziljono. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas senĉese konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el nia elsendo. Niaj ĉepaĝaj rubrikoj enhavas cetere centojn da malpli novaj aŭdo-/legodokumentoj kun la indiko de i.a. tempodaŭro. Hodiaŭ ili aldoniĝas en la rubrikoj „novaĵoj” kaj „sciencaj informoj”. Dank’ al ĉi tiu nia servo eblas efike altigi la aŭdokomprenon kaj parolkapablon. Uzu do ĝin mem kaj rekomendu al aliaj. La interparolo kun nia antaŭmikrofona gasto aŭdiĝas aparte en la rubriko „Antaŭ la mikrofono”. La elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009; ĝi ebligas laŭplaĉe reguligi la parolrapidecon: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D