Ludu

La 970-a E_elsendo el la 09.06.2019 ĉe www.pola-retradio.org

Relative multan lokon en nia elsendo ni dediĉas al la lasta bita albumo de Kajto „La Universala Arbo” el kiu ni citas kelkajn el entute 14 kantoj de la albumo. Por aĉeti ĝin sufiĉas konsulti la butikon de Vinilkosmo – https://www.vinilkosmo-mp3.com/en/song-traditional-progressive/kajto-115/8-la-universala-arbo.html En la komencaj aktualaĵoj – post mallonga kronvirusa kroniko – ni informas pri la traŭmataj reagoj de infanoj je ekologiaj minacoj kaj pri pliaj paŝoj por reenkonduki abelojn en arbarojn. La scienca bulteno proponas du temojn, kiuj ligiĝas kun  laboroj de polaj sciencistoj. Temas pri reciklado de farmaciaj vezikpakoj kaj pri fajna grafena korsondilo necesa por kirurgiaj korintervenoj. La akompana al programinformo interreta foto koncernas sciencan temon pri reciklado de farmaciaj vezikpakoj. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas senĉese konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el nia elsendo. Niaj ĉepaĝaj rubrikoj enhavas cetere centojn da malpli novaj aŭdo-/legodokumentoj kun la indiko de i.a. tempodaŭro. Hodiaŭ ili aldoniĝas en la rubrikoj „novaĵoj” kaj „sciencaj informoj”. Dank’ al ĉi tiu nia servo eblas efike altigi la aŭdokomprenon kaj parolkapablon. Uzu do ĝin mem kaj rekomendu al aliaj. La elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009; ĝi ebligas laŭplaĉe reguligi la parolrapidecon: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D