Ludu

La 965-a E_elsendo el la 22.05.2020 ĉe www.pola-retradio.org

Hodiaŭ ni proponas enrigardi kaj trafoliumi kun ni kelkajn E-gazetojn. Temas pri la 2-aj numeroj de „Esperantolehti” kaj „La Revuo Orienta”, pri la nunjara kajero de TAKE, dediĉita al arkitekturo, pri la 56-a numero de la bita bulteno el Vieno „La Bulteno”. En la komenco de la programo ni prezentas kronvirusan kronikon. La kulturrilataj informoj koncernas la statistikaĵojn pri la vizitoj en muzeoj en 2019 kaj rekonstruon de palaco en la loko Sztynort. La E-komunuma segmento prezentas la novan estraron de Hodler-instituto kaj informas pri la korealingva versio de la dramo de Julian Modest „Ni vivos”. Muzike ni prezentas fragmente la kanzonon „Violbukedo” en la plenumo de Attila Schimmer. La interreta foto akompananta nian programinformon prezentas detalon el la iama aspekto de la palaco en Sztynort, nun restaŭrata.
Eksterelsende tradicie troviĝas en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo paralele legeblaj kaj aŭdeblaj tekstoj el la hodiaŭa programo. Temas pri „kulturkronikaj informoj” kaj „felietonoj”. Ne hezitu uzi tiun ĉi servon mem kaj rekomendi al aliaj kiel efikan manieron altigi la aŭdokomprenon kaj parolkapablon. La elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D. I.a. pere de ĝi vi povas rapidigi aŭ malrapidigi la parolrapidecon konforme al viaj bezonoj.