Ludu

La 960-a E_elsendo el la 05.05.2020 ĉe www.pola-retradio.org

En nia felietono “Foliume tra la E-Gazetaro” ni donas la atenton al du lastaj numeroj de „Kontakto” kaj al la aprila numero de „Novaĵoj Tamtamas” el la japana Jokohamo en la kunteksto de la kronvirusa pandemio. Post mallonga kronvirusa kroniko niaj aktualaĵoj informas pri ŝparitaĵoj de poloj kaj pri la donitaĵoj rilate al konsumado de alkoholaĵoj en Pollando fine de 2019. La sciencbultenaj temoj traktas la mesaĝservon al „Kvaranteno” por mildigi la sekvojn de socia izoliĝo kaj apartan dependecon inter cikonioj kaj bovinoj. Muzike akompanas nin Kajto per fragmentoj de siaj kanzonoj „Trinkkanto” kaj „Mi serĉas la Sunon” el ĝia KD „La universala arbo”. La elsendon akompanas la interreta foto rilatanta al la scienca temo pri efikoj de sinpaŝtado de cikonioj kun bovinoj.
En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el nia elsendo. Niaj ĉepaĝaj rubrikoj enhavas cetere centojn da malpli novaj aŭdo-/legodokumentoj kun indiko de i.a. tempodaŭro. Hodiaŭ ili aldoniĝas en la rubrikoj „novaĵoj” , „sciencaj informoj” kaj „felietonoj”. Dank’ al ĉi tiu nia servo eblas efike altigi la aŭdokomprenon kaj parolkapablon. Uzu do ĝin mem kaj rekomendu al aliaj. Nia arkiva interparolo kun nia antaŭmikrofona gasto estas aŭdebla ankaŭ eksterelsende en la rubriko „Antaŭ la mikrofono”. La elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009; ĝi ebligas laŭplaĉe reguligi la parolrapidecon: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D