Ludu

La 959-a E_elsendo el la 01.05.2020 ĉe www.pola-retradio.org

En nia hodiaŭa elsendo ni prezentas la sonversion de la videomesaĝo, kiun okaze de la virtuala Malferma Tago prezentis la UEA-prezidanto, Duncan Charters. Krom mallonga komence kronvirusa kuriero ni proponas ampleksajn kulturkronikajn informojn. Ili koncernas laŭreatojn de la pola-germana premio, kiun patronecas Bogumił Linde (rigardu nian felietonon el la E-elsendo – 22.04.2016); la malfermotajn ekde la 4-a de majo polaj muzeoj, artgalerioj, bibliotekoj; finrekonstruadon de Poznański-palaco en Lodzo; la ŝovitan je aŭtuno ekspozicion de tolaĵoj de la pola baroka pentristo Szymon Czechowicz. En E-komunuma segmento ni informas krome pri la projekto de Esperanto-Gironde prilabori kolekton de kanzonoj de Georges Brassens tradukitajn en Esperanto. Muzike akompanas nin hodiaŭ per fragmento de sia kanzono Esperanto Desperado „Mi malamas militon” el la KD „Hotel Desperado” eldonita de Vinilkosmo. La akompana al la programinformo foto prezentas Draphalojn en Krakovo, kiuj ĝis la mezo de majo estos remalfermitaj por publiko. Eksterelsende tradicie troviĝas en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo paralele legeblaj kaj aŭdeblaj tekstoj el la hodiaŭa programo. Temas pri „kulturkronikaj informoj”. Ne hezitu uzi tiun ĉi servon mem kaj rekomendi al aliaj kiel efikan manieron altigi la aŭdokomprenon kaj parolkapablon. La elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D. I.a. pere de ĝi vi povas rapidigi aŭ malrapidigi la parolrapidecon konforme al viaj bezonoj.