Post 78 jaroj al Pollando revenis unu el la plej valoraj polaj militperdoj, la gotika altaro Pietas Domini. Ĝi denove post multjaraj klopodoj troviĝas en sia origina loko, la Maria-Baziliko en Gdansko (la norda Pollando). Grave kontribuis al tio publikaĵo de Irene Geismeier, kiu pridokumentas ĝian  devenon. La pola flanko direktis ampleksan dokumentaron pri tio al la Unio de Evangeliaj Eklezioj e Germanio. Post plurjara korespondado estis atingita pozitiva rezulto. La altaro Pietas Domini de la fratularo de Sankta Georgo ĉe la Maria-Baziliko en Gdansko – dum jaroj troviĝanta en Berlino – estas duparta kaj devenas el la 30-aj jaroj de la 15-a jarcento.

El la elsendo 10.04.2020. Legas  Gabi – 0’55”