La muzeo de Gdansko (la norda Pollando) intencas subigi al specializaj esploroj 11 bildojn troviĝantajn en Artus-Domo. Plimulto devenas el la fino de la 16-a jarcento, unu el la 17-a jarcento kaj tri el la 19-a jarcento. La konservistaj kaj teknologiaj esploroj faciligos la difinon de ilia deveno, la aplikitaj materialoj kaj detalan analizon. La esploroj okazos kadre la projeko de la Gdanska Muzeo prilaboronta la militperdojn de la Gdanska Urbodomo. Artus-Domo estas la malnova renkontoloko de komercistoj, centro de la societa vivo kaj loko de la gdanska borso. La nomo ligiĝas kun la mezepoka legendo pri la reĝo Artur, la simbolo de kavalireco kaj kuraĝo. En Britio, kaj poste ankaŭ en kontinenta Eŭropo lian nomon portis renkontolokoj de kavaliraro kaj patriciaro. La nomo de la konstruaĵo „curia regis Artus” elkonstruita en Gdansko en la jaroj 1348-1350 la unuan fojon aperis en la urbaj notoj pri grundimposto en 1357.

El la elsendo 03.04.2020. Legas  Gabi – 1’21”