Kontaktu nin
Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.
Subtenu nin
Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima
Redakcia teamo
Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Saliĥ ZAKIROV
Bruce CRISP
Arkivoj
Kategorioj

La 952-a E_elsendo el la 07.04.2019 ĉe www.pola-retradio.org

Lastsabate, la 4-an de aprilo 2020 pasis 61 jaroj post la historia evento, la ekfunkcio de la unua profesia E-redakcio, en la ŝtata Pola Radio. Tiuokaze ni gastigas antaŭ nia mikrofono nian eksan redakcian kolegon, Andrzej Pettyn – kiu jen rememoras, jen rakontas pri kio li okupiĝas nun, kiel li superis sian gravan sanlezon de antaŭ tri jaroj. En jutubo dank’ al Flo Martorell eblas vidi etan sonscenon el la pollingva filma kroniko, antaŭtage de la evento, kiam E-Redakcio de la Pola Radio pretigis sin al satelita emisiado de la elsendoj: https://www.facebook.com/flo.martorell/videos/vb.756238348/10154559658138349/?type=2&theater Niaj aktualaĵoj traktas temojn pri la reganta kronvirusa pandemio. Unue aŭdiĝas nia ĉiuelsenda mallonga kroniko. Pli amplekse ni traktas temojn pri la helpo de la fiskaj kompanioj en la kontraŭbatalado de la epidemio en Pollando kaj la finiĝon de la kampanjo LOTdoDomu „Flugo hejmen”. Nia scienbultena temo traktas la fenomenon de lumpolucio. Tiun fenomenon ilustras la interreta foto akompananta nian programinformon. Muzike akompanas nin Zhou-Mack Mafuila per la kanzonfragmento „Intergenta am’ devenanta el la KD „Originoj”, eldonita de Vinilkosmo. Muzike ni citas la hispanan kanton Resistiré, kiu fariĝis en marto 2020 neoficiala rezistokanto kontraŭ la pandemion. En jutubo eblas trovi ĝin kun E-vortoj (https://www.youtube.com/watch?v=2jD_mV6Dmxc). En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el nia elsendo. Niaj ĉepaĝaj rubrikoj enhavas cetere centojn da malpli novaj aŭdo-/legodokumentoj kun indiko de i.a. tempodaŭro. Hodiaŭ ili aldoniĝas en la rubrikoj „novaĵoj” kaj „sciencaj informoj”. Dank’ al ĉi tiu nia servo eblas efike altigi la aŭdokomprenon kaj parolkapablon. Uzu do ĝin mem kaj rekomendu al aliaj. En la rubriko „Antaŭ la mikrofono” eksterelsende aŭdiĝas interparolo kun nia antaŭmikrofona gasto. Nia elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009; ĝi ebligas laŭplaĉe reguligi la parolrapidecon: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D

2 komentoj al E_elsendo el la 07.04.2020

  • Paulo Sergio Viana skribis:

    Kia bela programo! Estas kortuŝe aŭskulti la klarmensan, viglan parolon de la eminenta Andrzej Pettyn, al kiu Esperantistoj multe ŝuldas. Espereble li baldaŭ reaperos antaŭ la mikrofono! Kaj gratulon al la tuta laborgrupo de la Pola Retradio okaze de ĝia jubileo!

  • Trezoro Huang Yinbao skribis:

    Kun granda ĝojo mi denove aŭdis la konatan voĉon de la eksparolisto Andrzej Pettyn. Mi kore dankas pro lia longa kontribuo en la elsendo en Esperanto, kaj deziras al li feliĉon, sanon kaj sekuron en la malfacila pandemia periodo.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.