Ludu

La 952-a E_elsendo el la 07.04.2019 ĉe www.pola-retradio.org

Lastsabate, la 4-an de aprilo 2020 pasis 61 jaroj post la historia evento, la ekfunkcio de la unua profesia E-redakcio, en la ŝtata Pola Radio. Tiuokaze ni gastigas antaŭ nia mikrofono nian eksan redakcian kolegon, Andrzej Pettyn – kiu jen rememoras, jen rakontas pri kio li okupiĝas nun, kiel li superis sian gravan sanlezon de antaŭ tri jaroj. En jutubo dank’ al Flo Martorell eblas vidi etan sonscenon el la pollingva filma kroniko, antaŭtage de la evento, kiam E-Redakcio de la Pola Radio pretigis sin al satelita emisiado de la elsendoj: https://www.facebook.com/flo.martorell/videos/vb.756238348/10154559658138349/?type=2&theater Niaj aktualaĵoj traktas temojn pri la reganta kronvirusa pandemio. Unue aŭdiĝas nia ĉiuelsenda mallonga kroniko. Pli amplekse ni traktas temojn pri la helpo de la fiskaj kompanioj en la kontraŭbatalado de la epidemio en Pollando kaj la finiĝon de la kampanjo LOTdoDomu „Flugo hejmen”. Nia scienbultena temo traktas la fenomenon de lumpolucio. Tiun fenomenon ilustras la interreta foto akompananta nian programinformon. Muzike akompanas nin Zhou-Mack Mafuila per la kanzonfragmento „Intergenta am’ devenanta el la KD „Originoj”, eldonita de Vinilkosmo. Muzike ni citas la hispanan kanton Resistiré, kiu fariĝis en marto 2020 neoficiala rezistokanto kontraŭ la pandemion. En jutubo eblas trovi ĝin kun E-vortoj (https://www.youtube.com/watch?v=2jD_mV6Dmxc). En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el nia elsendo. Niaj ĉepaĝaj rubrikoj enhavas cetere centojn da malpli novaj aŭdo-/legodokumentoj kun indiko de i.a. tempodaŭro. Hodiaŭ ili aldoniĝas en la rubrikoj „novaĵoj” kaj „sciencaj informoj”. Dank’ al ĉi tiu nia servo eblas efike altigi la aŭdokomprenon kaj parolkapablon. Uzu do ĝin mem kaj rekomendu al aliaj. En la rubriko „Antaŭ la mikrofono” eksterelsende aŭdiĝas interparolo kun nia antaŭmikrofona gasto. Nia elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009; ĝi ebligas laŭplaĉe reguligi la parolrapidecon: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D