Ludu

La 951-a E_elsendo el la 03.04.2020 ĉe www.pola-retradio.org

Nia vendreda felietono ĉi-semajne prezentas la silueton de pola bakteriologo kaj virusologo, profesoro Feliks Przesmycki, establinto kaj direktoro de la plej granda pola instituto okupiĝanta pri epidemiologio, la varsovia Ŝtata Instituto pri Higieno.
Post komencaj kronikaj notoj pri la evoluo de la kronvirusa pandemio ni prezentas kulturkronikajn informojn. Ili rilatas al la reta festivalo Miteria Paschalia, al la projekto restaŭri malnovajn tolaĵojn el Artus-domo en Gdansko, al spiritaj karesmaj ekzercoj dediĉitaj al la religia arto. Nia E-komunuma segmento referencas al du lastaj numeroj de Gazetaraj Komunikoj de UEA. Muzike akompanas nin „La Perdita Generacio” per fragmento de la kanzono „Alia aventuro” el la KD „Ĉiamen plu” eldonita de Vinilkosmo. La akompana interreta foto prezentas Artus-domon en Gdansko en la kunteksto de dekkelkaj ĝiaj restaŭrotaj tolaĵoj. Eksterelsende tradicie troviĝas en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo paralele legeblaj kaj aŭdeblaj tekstoj el la hodiaŭa programo. Temas pri „kulturkronikaj informoj” kaj „Felietonoj”. Ne hezitu uzi tiun ĉi servon mem kaj rekomendi al aliaj, kiel efikan manieron altigi la aŭdokomprenon kaj parolkapablon. La elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D. I.a. pere de ĝi vi povas rapidigi aŭ malrapidigi la parolrapidecon konforme al viaj bezonoj.