En 2016 estis starigita en Krakovo la premio de Feliks Jasieński, artkolektanto, artmecenato kaj amiko de artistoj. Kiel artkolektanto li kreis riĉan verkokolekton de artistoj ligitaj kun la fluo Juna Pollando, kaj de artverkoj el la Fora Oriento, ĉefe Japanio kaj Ĉinio. En 1920 li transdonis ĝin al la urbo. Aŭtune de la nuna jaro dum scienca konferenco dediĉita al la signifo de kolektado por popularigado kaj protekto de la nacia heredaĵo oni disdonos ĵus atribuitajn Feliks Jasieński-premiojn. Por la scienca laboranto publikiganta verkojn pri kolektista laboro la premion transprenos Joanna Hubner-Wojechowska, kiel aŭtoro de la libro „La arto de roka Tatry-antaŭmontaro. Gvidlibro de kolektisto”. La alia laŭreato estas Muzeo Villa La Fleur en la apudvarsovia Konstancin. La premio venis pro la amaskomunikila popularigado de la kolektistaj ideoj kaj pro la prezentado de kolektista kontribuo al la protekto de la nacia heredaĵo. Premion por ĵurnalisto ricevis Rafał Kamecki, la kreinto de la portalo artinfo.pl.

El la elsendo 27.03.2020. Legas  Maciek – 1’24”