Ne estas tre facile skribi pri la hodiaŭa heroo de nia felietono, kies 175-a naskiĝdatreveno pasis antaŭ kelkaj tagoj, la 13-an de marto.  Jan Niecisław Baudouin de Courtenay estis elstara sciencisto, kiu ŝanĝis la komprenon de la skriba kaj parola lingvoj, li estis la antaŭkuriero de multaj nuntempaj ideoj en lingvistiko, la kreinto de la teorio de fonemo. Sendube surprizas lia familia nomo ja elmontranta la francan devenon de la sciencisto. Lia pra-praavo, franco en la militista servo de la pola reĝo Aŭgusto la 2-a Forta venis al Pollando komence de la 18-a jarcento kaj edziĝis al polino. Li devenis el franca aristokrata familio, kies praulo estis Pierre, la plej juna filo de la reĝo Ludoviko la 6-a, Dika. Jan Niecisław naskiĝis en la apudvarsovia Radzymin. Post diplomitiĝo en la Ĉefa Lernejo en Varsovio kaj post staĝoj en Prago, Vieno, Berlino kaj Lepsiko li ricevis la postenon de privata docento ĉe la katedro de kompara lingvistiko en la Sankt-Peterburga Universitato. Kvin jarojn poste jam kiel profesoro li gvidis la katederon de la hindoeŭropa kompara lingvistiko kaj sanskrito en Kazano. Tie Baudouin de Courtenay kreis eĉ sian lingvistikan lernejon. Sekve dum kelkaj jaroj li instruis slavan komparan gramatikon enl a  universitato de Dorpad (la nuna Tartu), poste kelkajn jarojn li lekcias komparan lingvistikon en la Jagelona Universitato de Krakovo. Post 1901 kiel profesoro Baudouin de Courtenay revenis al Sankt-Peterburgo. Ĉie li formike laboris, ĉiutage de la kvara matene ĝis la naŭa vespere. Li ne estis brila preleganto, dum lekcioj li impresis kvazaŭ li monologus kun si mem, sed tiel liaj studentoj lernis asociigi kaj ĝeneraligi faktojn, lernis rezoni. Ofte liaj ideoj estis absolute novecaj, la interesiĝoj ĉiuflankaj. Baudouin de Courtenay okupiĝis pri la slavaj lingvoj (la pola, rusa, slovena), hindoeŭropaj (la litova, latino, la greka kaj sanskrito) kaj unuavice li koncentriĝis pri ĝenerala lingvistiko kaj lingvoteorio. Kiel la unua Baudouin de Courtenay direktis la atenton al la parola lingvo pruvante, ke la skriba kaj parola lingvoj estas apartaj fenomenoj kaj ligo inter ili estas psikologia. Li distingis literojn kaj sonojn, alivorte grafemojn kaj fonemojn enkondukinte ĉi tiujn ideojn en la sciencan cirkuladon. Liaj esploroj pri „lingvoembriologio” fariĝis fundamento de la nuntempa logopedio. En sia ĉi-rilata verko li asertis, ke la plej gravaj impulsoj de ŝanĝoj en la homa lingvo kasiĝas en la infana parolo. Siajn konkludojn  Baudouin de Courtenay  tiris el atenta, sistema observado de la parolevoluo ĉe siaj kvin infanoj. Verŝajne la plej grava estis lia eksterordinara lingvopasio. Multajn verkojn li skribis en la pola, rusa, ankaŭ en la ĉeĥa, slovena, franca, itala kaj germana. Marĝene ni aldonu, ke jam ekde 1885 ekzistis la unua pola filologia-lingvistika revuo kiun Baudouin de Courtenay iniciatis kaj redaktis.  Jan Niecisław multan tempon dediĉis al esploroj pri vivanteco de lingvo. Li estis firma kontraŭulo de la tezo kvazaŭ lingvo formus kompaktan kaj neŝanĝiĝantan sistemon. Li esploris ĵargonojn, dialektojn, malpli grandajn lingvojn. Ne mirigos nin do, ke li konis ankaŭ Esperanton, kies pledanto kaj populariganto li fariĝis, kvankam publike li kontestis esti esperantisto. En majo 1908 li prezentis en Varsovio publikan prelegon pri helpa internacia lingvo, Esperanto. Okaze de la naskiĝdatreveno de la Ludoviko Zamenhof en 1918 li prezentis prelegon rilatan al la lingvokreinto por la societo „Espero” en Sankt-Peterburgo. Malgraŭ tiom vastaj interesiĝoj Baudouin de Courtenay ne estis severrigora akademiano. Li estis vaste konata pro sia soci-politika akivado, publikaj elpaŝoj kontraŭ la milito, perforto, ksenofobio kaj diskriminacio. La aktivan socian sintenon li traktis kiel sanktan devon de sciencisto kaj inteligentulo. En 1922 li estis eĉ flanke de naciaj malplimultoj en Pollando kandidatigita por la ofico de ŝtatpreziento. Kiel  lingvisto  Baudouin de Courtenay apartan atenton donis al la rajto  de naciaj malplimultoj en Rusio uzi la propran lingvon. Krome aparte li klopodis pri la lingva kaj kultura aŭtonomio de poloj. Ekde 1916 li apartenis en Peterburgo al la Rondo de Amikoj de Sendependeco de Pollando. Post la regajno de la suvereneco en 1918 Baudouin de Courtenay revenis  al Varsovio, kaj kiel honora profesoro de la Varsovia Universitato li lekcias tie ĝis sia morto en 1929. Krome en la jaroj 1918/19 li estis ankaŭ profesoro de la kompara kaj hindoeŭrpa lingvistiko ĉe la kreiĝanta Katolika Universitato de Lublin. Pli frue en 1925 li troviĝis inter la kunestablintoj de la Pola Lingvistika Societo.

El la elsendo 20.03.2020. Legas Barbara – 7’06”