Ludu

La 947-a E_elsendo el la 20.03.2020 ĉe www.pola-retradio.org

Nian felietonon pri koninda polo ni dediĉis al elstara pola lingvisto Jan Niecisław Baudouin de Courtenay, kies 175-a naskiĝdatreveno pasis la 13-an de marto 2020. Notindas, ke en siaj esploroj li okupiĝis ankaŭ pri Esperanto, kiun li konis. Komence ni donas kelkan atenton al la situacio ĉirkaŭ koronviruso en Pollando. La kulturkronikaj informoj rilatas al la nova literatura premio de Krakovo, kiel Unesko-urbo, al la ĉiam pli multaj funkciantaj rete muzeoj kaj kulturinstitucioj, al planata nova ekspozicio dediĉita al Maria Konopnicka en ŝia muzeo en la loko Suwałki. El la E-komunumaj informoj eblas ekscii pri nova aliĝdato por la 105-a UK en la dua favorperiodo, pri la programo de nunjara IKU. Ambaŭ baziĝas sur la lastaj Gazetaraj Komunikoj de UEA (uea.org).
Muzike ni prezentas la faman brazilan kanton „La pac’” en la plenumo de Eric Languillat. La akompana interreta foto prezentas iun el la eksponaĵoj el la vizitebla rete Muzeo de la pramalnova setlejo Biskupin. Eksterelsende tradicie troviĝas en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo paralele legeblaj kaj aŭdeblaj tekstoj el la hodiaŭa programo. Temas pri „kulturkronikaj informoj” kaj „Felietonoj”. Ne hezitu uzi tiun ĉi servon mem kaj rekomendi al aliaj, kiel efikan manieron altigi la aŭdokomprenon kaj parolkapablon. La elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D. I.a. pere de ĝi vi povas rapidigi aŭ malrapidigi la parolrapidecon konforme al viaj bezonoj.