Ludu

La 946-a E_elsendo el la 17.03.2019 ĉe www.pola-retradio.org

La gasto de nia elsendo estas Istvan Ertl, kun kiu nia redakcio renkontiĝis okaze de la lasta ARKONES en Poznano. En la interparolo ni traktas liajn priliteraturajn prelegojn dum la poznanaj Interlingvistikaj Studoj kaj ankaŭ lian monologon kreitan post la morto de lia edzino, Fabienne Berthelot kaj prezentitan dum Arkones. Ĝi aŭdiĝis en nia programo la 1-an de novembro 2019 kaj estas aŭskultebla interrete. La komencaj aktualaĵoj rilatas al diversaj aspektoj de koronviruso en Pollando, koncentriĝante pri la vastskala helpo de la ŝtato revenigi per polaj aviadiloj la troviĝantajn eksterlande polojn kaj pri la speciala eduk- kaj instruprogramo de la polaj eduka kaj cifereca ministerioj por la restantaj hejme lernantoj. En la scienca bulteno ni informas pri la sciencista kadro kaj ĝia nova festo, festo de la pola scienco solenata en la naskiĝdatreveno de Nikolao Kopernik. La alia informo rilatas al novaj donitaĵoj pri la laktotrinkado kaj risko de mamkancero. Pri magia fluto, laŭ la E_versio de la fabelo “La flutisto de Hameleno” kantas Joel de Castro. La akompana interreta foto referencas al informo pri reta distanca lernado de polaj lernantoj. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el nia elsendo. Niaj ĉepaĝaj rubrikoj enhavas cetere centojn da malpli novaj aŭdo-/legodokumentoj kun indiko de i.a. tempodaŭro. Hodiaŭ ili alidoniĝas en la rubrikoj „novaĵoj” kaj „sciencaj informoj”. En la rubriko „Antaŭ la mikforono” eblas eksterelsende aŭdi interparolon kun nia gasto. Dank’ al ĉi tiu nia servo eblas efike altigi la aŭdokomprenon kaj parolkapablon. Uzu do ĝin mem kaj rekomendu al aliaj. Nia elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009; ĝi ebligas laŭplaĉe reguligi la parolrapidecon: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D