Ludu

La 943-a E_elsendo el la 06.03.2020 ĉe www.pola-retradio.org

La pentraĵo de Jerzy Kossak „Ĉevaloj sur montara herbejo”Nia hodiaŭa felietono estas dediĉita al Kazimierz Stanisław Junosza Gzowski, kiu naskiĝinta kiel polo aparte meritiĝis por Usono kaj Kanado, kien li trafis post la falo de la Novembra Insurekcio 1830. Nun konata kiel sir Casimir Gzowski li multe meritiĝis aparte por Kanado i.a. kiel renoma inĝeniero, entreprenisto, politikisto, juristo. La komencaj kulturkronikaj informoj koncernas Chopin-festivalon en Hungario kaj ekspozicion pri la pentroarto de Juliusz kaj Wojciech Kossak en Bjalistoko. El la E-komunumaj informoj eblas ekscii pri la nunjara literatura eldono de la konkurso „Poezio el ĉiuj ĉieloj” https://www.iconcorsidisamideano.it/poezio-el-ciuj-cieloj-sesa/.
Muzike ni memorigas la kanton de Eterne Rima „Trankvila estu tero” el la KD „Taglibro de Brutulo” eldonita de Vinilkosmo. La akompana interreta foto prezentas la pentraĵon de Jerzy Kossak „Ĉevaloj sur montara herbejo”. Eksterelsende tradicie troviĝas en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo paralele legeblaj kaj aŭdeblaj tekstojn el la hodiaŭa programo. Temas pri „kulturkronikaj informoj” kaj „Felietonoj”. Ne hezitu uzi tiun ĉi servon mem kaj rekomendi al aliaj, kiel efikan manieron altigi la aŭdokomprenon kaj parolkapablon. La elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D. I.a. pere de ĝi vi povas rapidigi aŭ malrapidigi la parolrapidecon konforme al viaj bezonoj.