Antaŭ 10 tagoj aperis ĉe Vinilkosmo la muzikvideaĵo de Ale Kosabela videoregistrita kun internacia kunlaboro fare de Rogener Pawinski “La Pordo”. Temas pri Esperanta popmuzika unuopaĵo kun instrumenta kaj kantita versio plenumita de internaciaj gekantistoj: Ale (Argentino), Mireille (Benino), Amir (Bosnio/Danio), Flavio, Rogener (Brazilo), Linda, Françoise, Anne, JoMo, Flo, Jean-Claude (Francio/Okcitanio), Jonny M (Germanio), Kjara (Italio), Ĵomart kaj Nataŝa (Svedio). Estas bela suprizo vidi en ĝi la kunkantantan Flo Martorell.

La muzikon kaj poeziecajn vortojn por tiu pop muzika videaĵo verkis Ale Kosabela:

La Pordo

Vere grandas distanco inter dirko kaj ŝlosil´

Sed proksimas já la pordo senserura de l´anim´

Se iu malsatas, kiel povas manĝi mi?

Ĉu ni estas gefratoj, aŭ estas nura fantazi´, fantazi´

Sur tiu ĉi vojo, malmultaj promenas

Ankaŭ mi ne kuraĝas kaj subite svenas

Kia son´ nin liberigos? Kia lum´ vidivigos nin?

Kies kor´ ne malfermiĝos kiam am´ kreskos en ĝi?

Ĉu ni estas gefratoj aŭ estas nura fantazi´, fantazi´?

Vere etas distanco inter sonĝo kaj vekiĝ´

La bela surprizo estas, ke la muzikvideaĵo kantita en Esperanto estas subtekstigita jam per 10 lingvoj, inkluzive de la pola. Bedaŭrinde la  traduko atestas, ke ĝia farinto ne finkomprenis la originalan tekston. Kvar fuŝtradukoj,  en tiu malgranda teksto ŝajnas tro, eble la plej ŝoka estas ne rimako de la diferenco inter vekiĝo kaj ellitiĝo. Espereble tiaj riproĉetoj ne rilatas al aliaj lingvoversioj. La oficiala muzikvideaĵo jam de pli ol unu semajno troviĝas en jutubo kaj rikoltis multajn pozitivajn kaj entuziasmajn reagojn. Cetere troviĝas en ĝi ankaŭ la originala teksto de la poemo kaj substkstigoj  en 10 lingvojn, kiuj eblas laŭplaĉe ŝangi. El inter la komentoj ni referencu al la vortoj de  Ursula Grattapaglia, kiu sendante la tradukaĵon de la poemo skribis „volonte mi sendas al vi en germana lingvo vian emocian poemon. Ke ghi disvastighu tra la verda kaj alikolora mondo….!” La muzikvideaĵo  La Pordo  kiel bita unuopaĵo en diversaj formatoj kaj kiel muzikvideaĵo estas disponigita ĉe la retejo de Vinilkosmo: https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/pop… El ĝi ni kun plezuro ekscias krome, ke jam ĉi-jare Ale Kosabela partoprenis interesan projekton en la stilo de Playing for Change, kiu iamaniere plenumas la deziron de Ursula Grattapaglia. Temas pri nova versio de lia kanto La Pordo, ĉifoje prezentita per la voĉoj de internacia teamo.

El la elsendo 28.02.2020. Legas Barbara – 2’53”