Ludu

La 940-a E_elsendo el la 25.02.2019 ĉe www.pola-retradio.org

En nia hodiaŭa E-elsendo ni prezentas historian interparolon kun Katalin Kováts el 2018, en kiu ni referencas al ŝiaj renomaj premioj, sed krome konatiĝas kun ŝiaj ideoj pri pli vasta prezentiĝo de E-artistoj dum UK-oj kaj kun novaj projektoj de edukado.net jam parte realigataj. La komencaj aktualaĵoj informas pri malkovro de enorme grandaj kuprotavoloj malkovritaj en la okcidenta Pollando, pri zorgo de poloj pri sia sano, pri bioelektronikaj pasportoj de ukrainanoj. La scienca temo traktas malkovron de neatendita komuneco inter loĝantoj de Afriko kaj Neandertala homo.
En nia elsendo ni prezentas la kanzonon de Paŭlo Moĵajev el lia KD „Pluke-Traduke” – „Kanto pri feliĉo”. La akompana interreta foto prezentas dolĉan fritaĵon, kiun apud benjetoj poloj frandas dum karnavalo, aparte dum la pasanta hodiaŭ antaŭkaresma mardo. Tradicie eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el nia elsendo. Niaj ĉepaĝaj rubrikoj enhavas cetere centojn da malpli novaj aŭdo-/legodokumentoj kun indiko de i.a. tempodaŭro. Hodiaŭ ili aldoniĝas en la rubrikoj „novaĵoj” kaj „sciencaj informoj”. Dank’ al ĉi tiu nia servo eblas efike altigi la aŭdokomprenon kaj parolkapablon. Ankaŭ la interparolo kun nia gasto aŭdiĝas eksterelsende en la rubriko „Antaŭ la mikrofono”. Uzu do ĝin mem kaj rekomendu al aliaj. Nia elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009; ĝi ebligas laŭplaĉe reguligi la parolrapidecon: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D