Ludu

La 939-a E_elsendo el la 21.02.2020 ĉe www.pola-retradio.org

Nia hodiaŭa felietono referencas al la 95-jariĝo de la monumento de Pola Grensemanto en Kuritibo, Brazilo. En ĝi ni traktas pri poloj venintaj al Brazilo lime de la 19-a kaj 20-a jarcentoj por helpi la primastrumon de virgaj, malmulte enloĝataj terenoj de ĉi tiu lando. Krome verŝajne ne ĉiuj scias, ke la aŭtoro de la monumento João Zaco Paraná estis enmigrinta en Brazilon polo Jan Żak. En la komencaj kulturkronikaj informoj ni informas pri unika ekspozicio de vitraloj en Krakovo kaj pri nova ekspozicio dediĉita al reĝo Johano la 3-a Sobieski en Varsovio. La E-komunumaj informoj rilatas al la kunlabora projekto inter esperantistoj kaj pola Kościuszko-komitato iniciatita de Maria Majerczak kaj pri nova libro de Georgi Mihalkov „Ne forgesu mian voĉon”.
En nia hodiaŭa elsendo ni memorigas du malnovajn kantojn. „Neniu amos min” el la vinila disko >Brazilo kantas por pli bona mondo< aŭdiĝas en la plenumo de Aurora Miranda; Margreta Nikolova memorigas la bulgaran kanzonon „Amo de junmaristo”. La interreta foto prezentas la monumenton de Pola Grensemanto en Kuritibo.
Eksterelsende tradicie troviĝas en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo paralele legeblaj kaj aŭdeblaj tekstoj el la hodiaŭa programo. Temas pri „kulturkronikaj informoj” kaj „Felietonoj”. Uzu tiun ĉi servon mem kaj rekomendu al aliaj, kiel efikan manieron altigi la aŭdokomprenon kaj parolkapablon. La elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D. I.a. pere de ĝi vi povas rapidigi aŭ malrapidigi la parolrapidecon konforme al viaj bezonoj.