La unuan de januaro 2020 la listo de la polaj urboj grandiĝis je  kvar pliaj. Nun do Pollando entute havas 944 urbojn. Kvar novaj–malnovaj, oni ŝatus diri, ĉar ĉiuj verdire reakiris la urbostatuson, perditan pro la caraj (rusaj) reprezalioj post la januara insurekcio 1863. Ni dediĉu kelkan atenton al ili, kvankam ne pri ĉiuj informoj estas same abundaj. La unua el inter ili Czerwińsk apud Vistulo troviĝas en la centra Pollando, en la regiono Mazovio. Dum jarcentoj ĝia historio estis ligita kun la historio de la tiea klostro, kreiĝinta en la 12-a jarcento. La unua dokumento mencianta la urbon devenas el 1155. Tio estas buleo de papo Hadriano la 4-a rilatanta al la tiea klostro de kanonikoj vivantaj laŭ la aŭgustena regulo. Czwerwińsk disfloris ne sole pro ilia agado. Situante ĉe Vistulo ĝi estis grava grentransporta haveno ĉe la komerca itinero  inter Pomerio en la nordo kaj Mazovio en la centra Pollando. Czerwińsk rolis krome kiel grava defendopunkto dum la invadoj i.a. de prusoj kaj litovoj. En 1410 proksime de Czerwińsk la polaj trupoj de la pola reĝo Jagielo unuiĝis kun litovaj por komune lanĉi Vistulon kaj batalfrapi la ŝtaton de la teŭtonaj kavaliroj. Sed Czerwiński, kiu duetape estis ricevinta la urborajtojn gravis krome kiel administra centro: tie kunsidis reprezentantoj de la mazovia nobelaro, tie estis eldonita kodo de la mazoviaj principoj. En 1526 Czerwińsk eniris la konsiston de la Pola Reĝolando. Sed la abatejo iom post iom perdis sian signifon malgraŭ la miraklofara Dipatrino de Czerwińsk loganta multajn pilgrimantojn. La urbo ne plu kapablis cetere bone uzi avantaĝojn de la grentransportado laŭ Vistulo, multiĝis incendioj kaj inundoj. Post la sveda atako (difinata kiel la sveda inundo) en la urbo kun 500 domoj restis nur la duono. Fine de la 18-a estis tie sole 40 kaj loĝantaro ne superis 300 personojn.  Post la 18-jarcentaj dispartigoj Czerwińsk troviĝis en la prusa aneksoparto, sekve eniris la konsiston de la Varsovia Princilando kaj Pola Reĝolando dependa de Rusio. Fine laŭ la cara decido en 1870 la urbo oficiale estis senigita je la urborajtoj. Samjare je la urborajtoj estis senigita Klimontów en la sanktakruca vojevodio. Kiel vilaĝo ĝi kreiĝis meze de la 13-a jarcento. En 1604-a establis ĝin kiel urbon  – baze de la reĝa privilegio – magnato kaj politikisto Jan Zbigniew Ossoliński. Baldaŭ la urbo ricevis la komercoprivilegiojn semajnan kaj jarajn. Kreiĝis en ĝi la dominikana klostro, poste kolegiato. La loka loĝantaro okupiĝis pri la agrikulturo kaj pri la produktado de drapo. En la 18-a jarcento kreiĝis eĉ la drapfara manufakturo. Dum la novembra kontraŭcara insurekcio (1830) aktivis en Klimontów bataliono de la 12 Infanteria Regimento. Piątek (en la lodza vojevodio, en kiu troviĝas nun geometria centro de Pollando) la urborajtojn havis dum 530 jaroj,  inter la 1339-a kaj la 1869-a. Komence ĝi estis komerca setlejo. Jam kiel urbo ĝi transformiĝis en fortan metiistan-komercan centron. Meze de la 17-a jarcento ĝi famiĝis pro la bierproduktado. Pli frue ĝi estis ankaŭ religia centro, kiel urbo subalterna al la arkiepiskopo de Gniezno. La urboevoluon bremsis la sveda invado, kvankam la definivan frapon kaŭzis incendio, kiu konsumis preskaŭ la tutan urbon. La urborajtojn Piątek perdis pro la partopreno de siaj loĝantaj en la januara insurekcio. Lututów – ankaŭ en la lodza vojevodio – dufoje estis akiranta la urborajtojn. En 1406 (senigita je ili antaŭ 1714) kaj en 1843. La 15-an de junio 1863 dum la Januara Insurekcio okazis en ĝia proksimeco la batalo de ĉirkaŭ 250-inurgenta trupo en plimulto armita per herbofalĉiloj, kontraŭ kiuj atakis 1630 rusaj soldatoj. La trihora batalo transformiĝis en masakron de la grupeto de polaj inurgentoj, dum kiu elmurditaj estis ankaŭ ostaĝoj. Verŝajne baldaŭ ĉi tiuj kvar urboj, dum la lastaj 150 jaroj senigitaj je la urborajtoj kompletigos en la publikaj paĝoj informojn pri sia evoluo kaj disfloro, kio kondukis al la reakiro de ilia urbostatuso. Tiam ankaŭ ni volonte konigos tiujn informojn al niaj aŭskultantoj.

El la elsendo 03.01.2020. Legas Barbara – 6’14”