Karnavalo verŝajne por ĉiuj signifas la periodon de amuziĝo, distro kaj senbrido. Laŭ iuj ĝi komenciĝas kune kun la Nova Jaro, laŭ aliaj ekde la Festo de la Tri Reĝoj, Epifanio. Ĝia fina dato ne elvokas tiomajn hezitojn. Nome ĝi ligiĝas kun la  moviĝanta en la kalendaro Pasko kaj la antaŭanta ĝin karesma periodo. Nunjare la karnavalo finiĝos la 25-an de februaro. Do, en 2020 la amuzo intensiĝos dum 7 semajnfinoj, kiuj povas signifi tempon de eĉ bruaj eventoj, amuziĝoj kaj baloj. La plej  konataj kaj samtempe la plej spektaklecaj estas la karnavaloj en Rio de Janeiro kaj en Venecio, sed atenton meritas ankaŭ karnavalo sur la Kanariaj Insuloj aŭ en Germanio.  La karnavalo originas en Italio.  La unua mencio pri ĝi troviĝas en la dokumento de Vitale Faliero el 1094, sed onidire ĝi estis konata jam en la mezo de la 10-a jarcento. Kelkaj elmontras la originon de la karnavalo en la antikvaj vintraj solenadoj omaĝe al la diino de fekundeco. En la mezepoko preskaŭ en la tuta Eŭropo la karnavalo estis solenata kun granda pompo, plej brue en Venecio kaj Romo. La nomo karnavalo deriviĝanta el latino aŭ la itala lingvo aludis al la baldaŭ komenciĝanta granda fasto, karesmo, em kiu oni draste limigis la viandokonsumadon. Temis do pri tio, ke antaŭ ĝi oni manĝu kaj frandu ĝissate. La esenco de la karnavala amuzo estis certigi al ĝiaj partoprenantoj plenan anonimecon. Servis por tio maskoj kaj kostumoj kaŝantaj diferencojn inter la partoprenantoj i.a. deriviĝantaj el diversaj sociaj klasoj. Karnavalo relative rapide hejmiĝis en Pollando, la unuaj mencioj devenas el la 17-a jarcento, kvankam la jarŝanĝaj kutimoj ekzistis pli frue kaj havis alian karakteron.   La bonvenigo de  la Nova Jaron kaj la silvestra nokto distingiĝadis per aŭguroj pri geedziĝoj, bonaj rikoltoj, venontjara vetero. La jarŝanĝon oni kutime festis en la kvietejo de la propraj domoj, bienoj, dum bankedoj kun punĉo, dum ĉasadoj. Ja la vintroj iam estis longaj, la vivo en la biendomoj kaj en la kamparo monotona.  Ne mirige, ke la novaj kutimoj ekplaĉis, eĉ se ricevis propajn trajtojn kaj emfazon. Al la plej popularaj karnavalaj amuzoj de la pola nobelaro kaj magnataro apartenis la gaja,  senbrida promena rapidrajdado tra neĝkovrita vojo per sledoj jungitaj de ĉevaloj, kiu povis daŭri eĉ kelkajn tagojn kun mallongaj paŭzoj por dormo. La veturilaro en la lumo de torĉoj kaj en la akompano de muziko kutime venadis vespere al la celita bieno. Tie oni – post la veturado en frosta aŭro varmigadis sin – satmanĝis, satdrinkis, senlace dancis, iom dormis por preskaŭ tuj poste celi la alian gastigonton. La gastigantoj zorgis pri digna bonvenigo, abunde provizitaj tabloj sur kiuj gravan lokon okupis bigoso (kuirita acida braskio kun variaj viandaĵoj), bakita viando de arbaraj bestoj, kolbasoj, vianda galanterio, pasteĉoj, fiŝoj en ĵeleo. Abundis variaj dolĉbakaĵoj – inter ili tortoj, mielkukoj, fruktoj en mielo. Oni tostis per vino, medo kaj biero.  Ankaŭ burĝoj kaj kamparanoj en karnavalo ofte organizadis buntajn amuziĝojn subĉiele, kelkfoje uzante maskojn por ĝuste gardi anonimecon. La alian karakteron havis  redutoj, maskobaloj organizataj laŭ la itala modo. La nepra akcesoraĵo estis masko, la vesto malpli gravis. Dum ili oni multe dancis, kartludis, ĝuis rafinitan bufedon, klaĉis. Redutoj logis la geamorantojn, por aliaj estis la okazo por sekretaj rendevuoj.  Dum iuj redutoj oni kvestis favore al mizeruloj. Pli pompaj baloj dum la karnavalo estis organizataj en riĉaj domoj de la aritokrataro. La baloj kaj la karnavalaj eventoj havis ja ankaŭ svatan karakteron, kio favoris brilajn balojn aŭ dancvesperojn en salonoj, teatroj, restoracioj. La balojn tradicie estis  inaŭguranta polonezo. La plej brue solenataj estis la lastaj tagoj de la karnavalo kaj la apogean komencon al la adiauo estis kaj estas donanta la Grasa Ĵaudo kaj finis mardo antaŭ la Cindra Merkredo. Dum la tuta semajno la dancado, manĝosenbrido kaj drinkemo estis senĉesa, ĉar tiel oni volis kontentigi ĉiajn karnajn plezurojn antaŭ la severa fastperiodo. Grasa menuo estis certigonta prosperon kaj fortunon sendepende ĉu temis pri la ĉefpladoj aŭ pri la dolaĉaĵoj. Iam la organizo de karnavalaj amuzoj kaj bankedoj postulis longajn preparojn. Nun multaj el la iamaj kutimoj forgesiĝis.  Tamen en la periodo inter la du mondmilitoj la karnavalaj kutimoj konforme al la financaj ebloj de la organizantoj daŭris.  Post la 2-a mondmilito oni ne forgesis pri la novjara amuzo, sed plej pompe ĝi estis organizata en la partiaj medioj,  kulturdomoj. Ankaŭ unuopaj laborentreprenoj organizis la karnavalan amuzon por siaj laborantoj.  Oni zorgis pri festa menuo servante viandaĵojn, ĵeleojn, barĉon, bigoson. Firmiĝis la tradicio  de la porinfanaj baloj de alivestitoj dum kiuj ili estis pridonacataj per pakaĵoj kun variaj frandaĵoj. Nun la Silvestran Nokton, Novan Jaron kaj Karnavalon oni ne plu solenas same brue kiel iam. Ŝanĝiĝas pladoj kaj iliaj kvantoj. La tradician polan menuon variigas manĝaĵoj el aliaj aliaj landoj kaj el aliaj mondopartoj. La lisito de drinkaĵoj ankaŭ internaciiĝis. Sed kiel ĉiam plej gravas bona kompanio, bona muziko, amikeca etoso.

El la elsendo 17.01.2020. Legas Barbara – 7’50”