Ludu

La 933-a E_elsendo el la 31.01.2020 ĉe www.pola-retradio.org

Nia hodiaŭa felietono pri koninda Pollando kondukas al la 17-jarcenta kastela-parka komplekso en Krasiczyn en la sud-orienta Pollando. Ĝian belecon eblas admiri ankaŭ virtuale i.a. ĉe la adreso: https://www.youtube.com/watch?v=JAaKMtt1zCU.
La komencaj kulturkronikaj informoj rilatas al la prezento de la pola artisto Krzysztof Wodiczko en la Tokia Mori Art Museum kaj al la daŭranta en la pola Frombork ekspozicio koncentriĝanta pri la prezentoideo de portretita persono en la religia spaco; riĉa E-komunuma segmento liveras informojn pri la preparoj al la 43-a Esperantologia Konferenco dum la 105-a UK en Montrealo kaj la postkongresa Nitobe-simpozio. Ni informas krome pri la KELI-kongreso okazonta en aŭgusto en la pola Legnica (la sudorienta Pollando).
En nia elsendo ni memorigas fragmente du kanzonojn. „Via nomo” de Ĵomart kaj Nataŝa kaj „Duone” de Tierry Faverial el lia samtitola KD. La interreta foto prezentas la kastelon en Krasiczyn, pri kiu ni  hodiaŭ felietonas.
Kiel kutime ni disponigas eksterelsende paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el la hodiaŭa elsendo en unuopaj rubrikoj de nia paĝo. Hodiaŭ t.e. estas „kulturkronikaj informoj” kaj „felietono”. Uzu tiun ĉi servon mem kaj rekomendu al aliaj, kiel efikan manieron altigi la aŭdokomprenon kaj parolkapablon. La elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D. I.a. pere de ĝi vi povas rapidigi aŭ malrapidigi la parolrapidecon konforme al viaj bezonoj.