Ludu

La 932-a E_elsendo el la 28.01.2019 ĉe www.pola-retradio.org

En nia elsendo ni proponas denove renkontiĝon kun E-literaturo. Ĉi-foje temas pri la 90-a fragmento de la romano „Quo Vadis” de la pola Nobel-premiito Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof. La komencaj aktualaĵoj koncernas la hieraŭ pasintan 75-an datrevenon de la liberigo de la germana mortotendaro Auschwitz-Birkenau; la rezolucion de la Eŭropa Parlamento pri protekto de konsumantoj kontraŭ Artefarita Inteligenteco; pri grava polucio de Meditereaneo, pri kio raportis ARLEM. La sciencbultena temo rilatas al malkovro de pola sciencisto pri sunhorloĝoj – ĝis nun maltrafe identigataj – sur la antikvaj mozaikoj. Ni aŭdas fragmente la kanzonon de Julián Hernández el la kasedo „Ami kaj kanti Esperante”. La interreta foto bildigas la historian mozaikan mapon en Madaba, Jordanio kiu i.a. prezentas ne tuj rekonitan sunhorloĝon. Ni memorigas, ke kiel kutime ankaŭ hodiaŭ eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el nia elsendo. Krome nia arkivejo prezentas centojn da malpli novaj en unuopaj rubrikoj de nia paĝo. Hodiaŭ ili troviĝas en la rubrikoj „novaĵoj” kaj „sciencaj informoj”. Dank’ al ĉi tiu nia servo eblas efike altigi la aŭdokomprenon kaj parolkapablon. Uzu do ĝin mem kaj rekomendu al aliaj. Nia elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009; ĝi ebligas laŭplaĉe reguligi la parolrapidecon: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D