Ludu

La 930-a E_elsendo el la 21.01.2019 ĉe www.pola-retradio.org

En nia hodiaŭa elsendo ni  referencas al la novembra Malferma Tago en Roterdamo kaj al la tiama prelego de Orlando Raola pri Scienco en Esperanto. Konforme al la anonco ni prezentas ĝian duan kaj lastan samtempan parton.
La komencaj aktualaĵoj rilatas al la vizito de la pola ĉefministro en Japanio kaj al la komenciĝanta hodiaŭ en Davos Internacia Ekonomia Forumo. La sciencbultenaj temoj traktas la minacitajn eŭropajn arbospeciojn kaj tion, ke kontakto kun la arto influas la vivodaŭron. En la merkreda elsendo ni aŭdas fragmente la kanzon „Ni Ĉiuj Ni” el la KD „Rebela sono” produktita de Vinilkosmo. La interreta foto pri vizito en muzeo estas ilustraĵo al la scienca temo pri sanfavora kontakto kun la arto.
Ni memorigas, ke kiel kutime eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el nia elsendo. Ili troviĝas en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo, hodiaŭ t.e. estas „novaĵoj” kaj „sciencaj informoj”. Dank’ al ĉi tiu nia servo eblas efike altigi la aŭdokomprenon kaj parolkapablon. Uzu do ĝin mem kaj rekomendu al aliaj. Nia elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009; ĝi ebligas laŭplaĉe reguligi la parolrapidecon: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D