Ludu

Karaj Geaŭskultantoj,

En Pollando malpleniĝas la stratoj, la lastaj butikumantoj hastas hejmen, la trafiko preskaŭ ĉesis funkciante laŭ aparta festokaza horaro. Ni sojlas Kristnaskon, kaj tute aparte – ni, poloj – la Sanktan Vesperon, kiam en la familia etoso ni retravivos unikajn, flegatajn nur dum ĉi tiu tago, kutimojn. Pri ili – sed nur statistike vi aŭdos en nia plej proksima E- elsendo. Antaŭ ol ĝi aŭdiĝos nia tuta Redakcia Teamo tradicie rapidas, kaj en ĝia nomo mi, t.e. Barbara Pietrzak, por transdoni al vi ĉiuj la dezirojn de Paca, Serena Kristnasko.
Ni deziras samtempe al ĉiuj ceteraj aŭskultantoj – kiuj ne festas tiuokaze – feliĉan kaj agrablan tempon ĝis la baldaŭ aŭdiĝonta 922-a E-elsendo de la Pola RetRadio el Varsovio !