Ludu

La 919-a E_elsendo el la 13.12.2019 ĉe www.pola-retradio.org

Antaŭtage de la 15-a de decembro solenata de jaroj i.a. kiel Tago de la E-libro ni prezentas intervjuon kun Probal Dasgupta el Barato i.a. pri la traduko de la finna literaturaĵo „Sep Fratoj” de Aleksis Kivi el Esperanto en la bengalan. Krome ni interparolas pri la Akademio de Esperanto kaj fine pri la reburĝonanta E-movado en lia lando. La riĉaj kulturkronikaj informoj koncernas la influon de Leonardo da Vinci je aliaj polaj kreantoj, kion bildigas varsovia ekspozicio en Wilanów; la polan distingon por la vicdirektoro de la franca Muzeo Louvre-Lens; ekspozicion de polaj dometoj el mielkuka pasto en Svedio. Muzike akompanas nin kuntostante okaze de la 15-a de decembro Georgo Handzlik. La programinformon apudas foto pri polaj dometoj el mielkuka pasto prezentataj en la sveda muzeo. Tradicie ankaŭ hodiaŭ ni disponigas eksterelsende paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el la hodiaŭa elsendo en unuopaj rubrikoj de nia paĝo, hodiaŭ t.e. estas „kulturkronikaj informoj”. Uzu tiun ĉi servon mem kaj rekomendu al aliaj, kiel efikan manieron altigi la aŭdokomprenon kaj parolkapablon. Eksterelsende en la rubriko „Antaŭ la mikrofono” aŭdiĝas la interparolo kun Probal Dasgupta el la hodiaŭa elsendo. Ĝi estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D. I.a. pere de ĝi vi povas rapidigi aŭ malrapidigi la elsendosonon konforme al viaj bezonoj.