Ludu

La 917-a E_elsendo el la 06.12.2019 ĉe www.pola-retradio.org

Hodiaŭ nia felietono pri Koninda Pollando estas dediĉita al la urbo Tuchola en la norda Pollando, kiun ni ĉerpas el la riĉa arkivo de nia redakcio. La komencaj kulturkronikaj informoj koncernas unue alian vidindaĵon en Pollando, nome la Arĝentominejon en Tarnowskie Góry, kiu ĵus ricevis Oran Ateston de la Pola Turisma Organizo. Diverskampe oni preparas sin al Kristnasko. En la pola pilgrimejo Kalwaria Zebrzydowska jam de kelka tempo estas konstruigata la nunjara Kripeto. Nian programinformon akompanas foto pri iu el la antaŭaj eldonoj de la festokaza Kripeto en ĉi tiu loko. La tuta E-komunumo preparas sin al la 15-a de decembro, la 160 naskiĝdatreveno de la lingvokreinto Ludoviko Zamenhof, kiu estas i.a. tago de la E-libro kaj ĝenerale de la E-kulturo. Pri riĉa programo de la bjalistokaj Zamenhof-Tagoj ni informas laŭvice. En la fino ni proponas leterkestan renkontiĝon.
Tradicie ni disponigas eksterelsende paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el la hodiaŭa elsendo en unuopaj rubrikoj de nia paĝo, hodiaŭ t.e. estas „kulturkronikaj informoj” kaj „felietono”. Uzu tiun ĉi servon mem kaj rekomendu al aliaj, kiel efikan manieron altigi la aŭdokomprenon kaj parolkapablon. La elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D. I.a. pere de ĝi vi povas rapidigi aŭ malrapidigi la elsendosonon konforme al viaj bezonoj.