Ludu

La 916-a E_elsendo el la 03.12.2019 ĉe www.pola-retradio.org

Reference al la lastsabata Malferma Tago en Roterdamo ni prezentas la sonscenon pri la inaŭguranta la Tagon programero dediĉita al la Libroservaj Novaĵoj gvidita de Ionel Onet. Proksimiĝas la jarfinaj festoj ne prokrastu viajn mendojn konsultante la adreson: https://katalogo.uea.org/.  La komencaj aktualaĵoj rilatas al la komenciĝanta hodiaŭ en Londono labora renkontiĝo de la gvidantoj de NATO-ŝtatoj kaj al ĉiam pli populara hejma edukado. La sciencbultena temo rilatas al polaj esploroj pri ultrasonoj en la historiaj instrumentoj. Muzike akompanas nin Ĵomart per sia kanzono „La nokta gasto”, la akompana foto prezentas Ionel Onet komence de la prezento de la libroservaj novaĵoj de UEA. Tradicie ni disponigas paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el nia elsendo en unuopaj rubrikoj de nia paĝo, hodiaŭ t.e. estas „novaĵoj” kaj „sciencaj informoj”. Ili faciligas efike altigi la aŭdokomprenon kaj parolkapablon, uzu do mem kaj rekomendu al aliaj. Ni ĝojas, ke tiun nian servon imitas nun ankaŭ uea.facila. En la rubriko „Antaŭ la mikrofono” aŭdeblas eksterelsende la sondokumento pri libroservaj novaĵoj dum la aŭtuna Malferma Tago. La elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D