Ludu

La 915-a E_elsendo el la 29.11.2019 ĉe www.pola-retradio.org

Nia hodiaŭa programo aŭdiĝas en tago aparta. Antaŭ 5 jaroj, la 29-an de novembro 2014 Esperanto estis enmetita en la Polan Liston de Nemateria Kulturheredaĵo. Al tiu evento ni referencas en la komenco de la elsendo.  En nia felietono ĉi-semajne el la ciklo „Koninda Polo” ni prezentas silueton de la elstara pola fizkisto Marian Smoluchowski, post kies tro frua morto Albert Einstein nekrologis: „Tro frue la sorto tranĉis lian inspiritan agadon de esploristo kaj instruisto (…) Ni alte tenas lian imitmodelon kaj verkon”.  Hodiaŭ nia antaŭmikrofona gasto estas konata sveda E-aktivulo el Malmö, Sten Svenonius. Kiel la prezidanto de la loka E-klubo li dividas kun ni siajn rimarkojn kaj opiniojn pri tio, kiel devus aspekti en nia epoko organzita E-movado. Kelkaj vortoj rilatas ankaŭ al lia E-familio kun tri denaskuloj.  Komence nia kulturkronika informo rilatas  al nova muzea strukturo en la sudokcidenta Pollando baze de lignaj religiaj objektoj. Muzike ni memorigas popularan polan kanzonon pri „Aŭtobusoj plorantaj per pluvo”, kiun kantas Jadwiga Dzięgielewska. La akompananta la programinformon interreta foto prezentas la heroon de nia felietono Marian Smoluchowski. Tradicie ni disponigas eksterelsende paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el la hodiaŭa elsendo en unuopaj rubrikoj de nia paĝo, hodiaŭ t.e. estas „kulturkronikaj informoj” kaj „felietono”. Senhezite uzu tiun ĉi servon mem kaj rekomendu al viaj E-konatoj, kiel efikan manieron  altigi  la aŭdokomprenon kaj parolkapablon. Eksterelsende vi povas aŭskulti interparolon kun nia antaŭmikrofona gasto en la rubriko „Antaŭ la mikrofono”. La elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D