Ludu

La 912-a E_elsendo el la 19.11.2019 ĉe www.pola-retradio.org

Hodiaŭ en la literatura segmento de nia elsendo ni prezentas la 87-an fragmenton de la romano „Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof. La komencaj aktualaĵoj rilatas al interkonsento inter la Unio kaj Ĉinio pri la reciproka protektado de elektitaj produktoj kun geografiaj nomoj. Ni informas pri la plej nova raporto koncerne la staton de nelegalaj enmigrantoj en Eŭropo. Nia sciencbultena estas dediĉita al kanada ideo „dungi” abelojn por la celoj de plantprotektado.
Muzike akompanas nin ASORTI per sia kanzono „Verda Hejmo Esperanto” el la samtitola KD. La interreta foto prezentas abelojn ĉe abeluja elirejo reference al nia sciencbultena temo.
Tradicie ni disponigas paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el nia elsendo en unuopaj rubrikoj de nia paĝo, hodiaŭ t.e. estas „novaĵoj” kaj „sciencaj informoj”. Uzu ilin mem kaj rekomendu ilin al viaj E-konatoj, kiel efikan manieron altigi la aŭdokomprenon kaj parolkapablon. La elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D