Ludu

La 908-a E_elsendo el la 05.11.2019 ĉe www.pola-retradio.org

Nur antaŭ kelkaj tagoj ĉe Mondial aperis la plej nova romano de Sten Johansson „Ne eblas aplaŭdi unumane”. Pri ĝi kiel verko baldaŭ aperonta ni interparolis kun la aŭtoro dum la lasta UK en Lahtio. La intervjuo kun la konata sveda verkisto estas krome la okazo konatiĝi kun lia vojo al Esperanto, kun liaj ideoj pri E-literaturo kaj pri la bezono kreeme rilati al ĝi flanke de literaturamaj membroj de la E-komunumo. Sten Johansson gvidas la retejon Originala Literaturo Esperanta http://www.esperanto.net/literaturo/, pri kiu li donas kelkajn klarigojn.
En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri avana loko de la ekonomia sfero de Lodzo (la centra Pollando) en Eŭropo kaj pri ĉiam pli favora rilato de poloj al la senvianda dieto. La sciencbultena temo estas dediĉita al novaj esploroj pri la efiko de la blua lumspektro emisiata de elektronikaj ekranoj je vivaj organismoj. Tradicie ni disponigas paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el nia elsendo en unuopaj rubrikoj de nia paĝo, hodiaŭ t.e. estas „novaĵoj” kaj „sciencaj informoj”. Uzu mem kaj rekomendu al viaj E-konatoj, kiel efikan manieron altigi la aŭdokomprenon kaj parolkapablon. Eksterelsende en la rubriko „Antaŭ la mikrofono” aŭdiĝas interparolo kun Sten Johansson. Muzike akompanas nin Jonny M. per la fragmento de sia kanzono „Ie en la mondo”. La interreta foto rilatas al sciencbultena temo pri la efiko de la blua lumspektro je vivaj organismoj.
La elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D