Sciencaj informoj

Ŝanĝoj en la strukturo kaj funkciado de cerbo sub la influo de Interreto

Enretigita de: | Okt 12, 2019 | Sciencaj informoj | Skribu komenton.

Ĉiuj homaj agadoj en la daŭro de la vivo influas la funkciadon de la cerbo kaj la koncernaj ŝanĝoj estas perataj al sekvaj generacioj. La parkera nombrado, lernado de fremdaj lingvoj aŭ lerto orientiĝi en libera spaco influas la cerboevoluon. Nun tamen por sia komforto, sed ankaŭ pro pigreco homoj preferas la uzon de elektroniko. La Interreto preskaŭ ĉiereganta anstataŭigas bibliotekojn kaj paperajn eldonaĵojn,  eĉ la homan komunikadon. Internacia kolektivo de sciencistoj decidis esplori kiel tio povas influi la strukturon kaj funkciadon de la cerbo. Oni analizis multajn esplorojn, en kiuj okazis cerbobildigado de volontuloj. Kvankam la akiritaj analizoj ne povas esti traktitaj kiel definitivaj, ili tamen sugestas, ke la vivo en la interreta medio ŝanĝas tiujn cerbosferojn, kiuj estas ligitaj kun koncentriĝo, memoro kaj sociaj kapabloj. El unu el la ekzamenoj rezultis, ke homoj kiuj kompulse kontrolas sciigojn kaj aliajn mesaĝojn en siaj plurfunkciaj telefonoj havas malgrandigitan kapaciton de griza substanco en kelkaj regionoj de kortekso respondecaj i.a. pro koncentriĝo kaj atentokapablo. Kiam aperis interretaj navigiloj oni spekulativadis, ke homoj troe fidos la Interreton kiel la informfonton, tiel limigante la kapaciton de sia interna memoro. La rilataj ekzamenadoj efektive elmontris, ke homoj malpli facile memoras informojn el la Interreto kompare al tiuj el tradiciaj enciklopedioj. Tio sugestas aliflanke,  ke lernado el la Interneto ne aktivigas kontentige ŝlosilajn cerbosferojn necesajn por la funkciado de longdaŭra memoro. La sociaj portaloj ankaŭ signife influas homajn cerbojn. Iu el la analizitaj ekzamenoj koncernis la nombron de konatoj en fejsbuko. Kiel evidentiĝis, tio influas limige la kapaciton de la griza substanco en regiono respondeca pro kapablo rekoni nomojn kaj vizaĝojn. Antaŭe homoj havis tendencon profundigi rilatojn kun malpli da homoj kaj tio postulis diversajn adaptiĝojn en la sociaj cerboregionoj. Ĉiuj ĉi analizoj kvankam ne respondas unusignife la demandon pri bona aŭ malbona efikado de la Interreto je la homa cerbo, elmontras kiel rekomendindan moderan rilaton al ĝi.

El la elsendo 10.12.2019. Legas Tomek – 2’40”

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0521156

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj