Vitro estas ĉiam pli alte taksata en la arto. Ĝii estas verdire unusola „vivanta” materio. La ĉarmo de la vitroobjektoj dependas de lumo. Ĝis la 10-a de novembro en la Ĉefa Stacidomo de Vroclavo (la sudokcidenta Pollando) funkcias ekspozicio de vitraj skulptaĵoj kaj instalaĵoj. En ĝia Secesia Salonego estas prezentitaj 32 verkoj de 16 artistoj el 14 eŭropaj landoj, i.a. el Italio, Hungario, Britio, Estonio, Francio. La ekspozicio titolita „Belulino kaj la Besto” okazas kadre de la okazanta en la urbo Eŭropa Festivalo de Vitro. Krom ĉi tiu ĉefa ekspozicio kadre de la festivalo  vitroartaĵoj estas prezentataj en kelkaj malpli grandaj ekspozicioj de Vroclavo. Krome dum la festivalaj tagoj okazas metirenkontoj, renkontoj kun artistoj kaj promenoj laŭ la spuroj de la vitra arkitekturo en Vroclavo.  La Eŭropa Vitro-festivalo estas organizata ekde 2012. Ĝis nun en 6 festivalaj eldonoj partoprenis 87 artistoj el 37 eŭropaj landoj. La ekspozicio „Belulino kaj la Besto” post Vroclavo estos prezentata ankaŭ en la urboj Legnica, Łódź kaj Jelenia Góra.

El la elsendo 25.10.2019. Legas  Gabi – 1’34”