Ludu

La 905-a E_elsendo el la 25.10.2019 ĉe www.pola-retradio.org

Komence de la vendreda elsendo ni proponas riĉenhavan kulturkronikon, en kiu ni informas i.a. pri datrevena ekspozicio dediĉita al pentraĵoj de Rembrandt en la varsovia Reĝa Kastelo; pri laŭvica ekspozicio de Vitroartaĵoj kaj Vitroinstalaĵoj en Vroclavo kaj pri la restaŭro de la Nacia Muzeo en Kielce.
Hodiaŭ nia antaŭmikrofona gasto estas Halina Gorecka, eksa sekretario de la iniciato de „Ondo de Esperanto” proklamanta Esperantiston de la Jaro. Krome baze de raporto de Paulo S. Viana ni informas pri la 13-a E-kongreso de la brazila ŝtato San-Paŭlo, okazinta en oktobro. Detala raporto troviĝas ĉe la adreso http://easp.org.br/asocio/bela-festo-en-san-karlo/.
Muzike akompanas nin hodiaŭ Manuel Rovere per fragmento de sia kanzono „Esperantisto”. La akompananta la programinformon interreta foto prezentas iun el la vitroeksponaĵoj en Vroclavo.  En niapaĝa rubriko „Kulturkroniko”, post la alklako de la samtitolita trabeto eblas aŭdi kaj pararele legi la tekstojn de niaj kulturkronikaj informoj. Tio estas bona maniero spertiĝi pri la lingva aŭdokapablo, kio ĝenerale altigas la lingvokonon. En la rubriko „Antaŭ la mikrofono” troviĝas eksterelsende interparolo kun nia antaŭmikrofona gasto, Halina Gorecka. La elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D