Ludu

La 903-a E_elsendo el la 18.10.2019 ĉe www.pola-retradio.org

Antaŭ 170 jaroj mortis la elstara pola komponisto Frederiko Chopin. Lige kun ĉi tiu datreveno ni dediĉas nian felietonon al la historio de lia koro, kiu troviĝas en unu el la pilastroj de la Baziliko de Sankta Kruco en Varsovio. Ĉiutage pilgrimas tien dekoj da muzikŝatantoj, turistoj kaj vizitantoj. De jaroj en lia mortodatreveno aŭdiĝas fidela al epoko plenumo de Rekviemo de Mozart.
Ankaŭ la komenca parto de la elsendo havas kulturan karakteron pro la tradicia en la vendreda programo kroniko. Hodiaŭ ni informas pri Gramophone-premio por la pola juna kontratenorulo Jakub Józef Orliński, pri la 140-jariĝo de la krakova Nacia Muzeo, pri la denova ekspozicio dediĉita al la mezepoka t.n. Średzki-trezoro kun la 14-jarcentaj juveloj.
Fine ni proponas leterkestan renkontiĝon. Muzike akompanas nin hodiaŭ Magnus per sia kanzono „Ekstere” el la KD „Elektronika Kompilo” de Vinilkosmo. La akompananta al la programinformo interreta foto prezentas la pilastron kiu kaŝas la koron de Frederiko Chopin en la varsovia Sanktakruca Bazilio. En niapaĝa rubriko „Kulturkroniko”, post la alklako de la samtitolita trabeto eblas aŭdi kaj samtempe legi la tekstojn de niaj kulturkronikaj informoj. La felietono pri la historio de la koro de Frederiko Chopin estas samtempe legebla kaj aŭskultebla en la rubriko „Felietonoj”. La elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D