Ludu

La 891-a E_elsendo el la 06.09.2019 ĉe www.pola-retradio.org

La ĉefa informo en la vendreda programo ligiĝas kun la sabata Tago de la Nacia Legado, al kiu multnombre aliĝas polaj kaj eksterlandaj esperantistoj. Informas pri ĝi broŝuro de Maria Majerczak legebla/elŝutebla ĉe la adreso https://drive.google.com/file/d/0B2Lyo2buioHARVJCRXRVcDZzbmJ5NXVoM0FseHJTcnpZTVRz/view. La komencaj kulturkronikaj informoj rilatas al ekspozicio „Batalo kaj sufero. Polaj civitanoj dum la 2-a mondmilito”, kiu estos rigardebla en kelkdek polaj kulturcentroj en la tuta mondo. Alia informo rilatas al la komenciĝonta meze de septembro unua Festivalo „Muziko de Polaj Reĝoj”. Reference al la 104-a UK en Lahtio antaŭ nia mikrofono gastas profesoro Humphrey Tonkin, kun kiu ni interparolas i.a. pri kongresaj laboroj ligitaj kun la funkciado de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Mondaj Lingvaj Problemoj. Kiel la lasta aŭdiĝos leterkesta programero.
La kulturkronikaj informoj estas paralele aŭdeblaj kaj legeblaj ĉe nia paĝo post la alklako de la trabeto „kulturkroniko”. La interparolo kun prof. Humphrey Tonkin estas aŭskultebla eksterelsende en la rubriko „Antaŭ la mikrofono”. La programinformon akompanas interreta foto rilatanta al la Tago de la Nacia Legado. La elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D