Ludu

La 885-a E_elsendo el la 16.08.2019 ĉe www.pola-retradio.org

Reference al la 104-a UK ni gastigas antaŭ nia mikrofono Osmo Buller, kiu vivece rakontas en nia interparolo pri sia dumkongresa kaj postkongresa programkunlaboro. Inter 5 prelegoj pri Finnlando li prelegis en la ĵaŭda kongresa tago pri „La finna politiko en praktiko”. Postkongrese li gvidis la 4-tagan ekskurson al „Norda Finnlando – kie boacoj vagadas”.
La komencaj kulturkronikaj informoj koncernas venkinton de la konkurso pri regiona memoraĵo el Varmio kaj Mazurio kaj komenciĝontan sabate Akademion de Ladaj Blovinstrumentoj en Kielce.
La akompana al la programinformo foto prezentas miniaturaĵojn de la dotaj kestegoj el Varmio kaj Mazurio.
La kulturkronikaj informoj estas paralele aŭdeblaj kaj legeblaj ĉe nia paĝo post la alklako de la trabeto kulturkroniko. La interparolon kun Osmo Buller eblas aŭskulti eksterelsende en la rubriko „Antaŭ la mikrofono”.
La elsendo troviĝos ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D