Ludu

La 874-a E_elsendo el la 21.07.2019 ĉe www.pola-retradio.org

Nia elsendo enhavas la 2-an raporton pri la 104-a Universala Kongreso de Esperanto en Lahtio, plene dediĉitan al la matena Inaŭgura Solenaĵo. Pro la neceso koncizigi ĝin kelkaj sondokumentoj aŭdiĝos aparte. La raporto enhavas la bonvenigajn vortojn de la prezidanto de UEA, Mark Fettes kaj prezenton de la podianoj, prezenton de la aparta mesaĝo direktita al la kongreso fare de la ambasadoro de Kanado en Finnlado. Salutmesaĝon de Margareta Zaleski-Zamenhof kaj de la prezidanto de LKK, Tuomo Grundström. Aŭdiĝas salutvortoj de TEJO-prezidantino Ĝoja kaj de ĝia vicprezidanto Francesco Maurelli. Sekve ni prezentas la alparolajn vortojn de la prezidanto de Akademio de Esperanto, Probal Dasgupta. Ni prezentas la mesaĝon de SAT, peritan de José Maria Salguero. Fragmento de la orkestra versio de la Himno – speciale preparita por UK – kaj la lastaj vortoj de la prezidanto deklarintaj la malfermon de la 104-a Universala Kongreso de Esperanto finas nian 2-an raporton el Lahtio.
La programinformon akompanas foto de la kolektiĝantaj post la Inaŭguro kongresantoj por la komuna foto. La raporto  aperas ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D