Ludu

La 873-a E_elsendo el la 20.07.2019 ĉe www.pola-retradio.org

Nia sabata programo enhavas la 1-an raporton pri la 104-a Universala Kongreso de Esperanto en Lahtio. En ĝi ni prezentas i.a. etajn interparolojn kun kelkaj el niaj antaŭmikrofonaj gastoj. Inter la matene venintaj kongresanoj ni renkontis kaj faris mallongan interparolon i.a. kun Ankie kaj Nanne, do Kajto. Ni havis la okazon alparoli la redaktoron de la kongresa kuriero „La Saltejo”, Jukka Pietiläinen pri lia redaktista laboro kaj pri la porekstera informado pri la kongreso kaj Esperanto al la finna publiko. La heroo de unu el la artikoloj fariĝis Jouko Lindstedt kaj lia filino kiel ekzemplo de la E-familio. Dum la kongresa mateno li donis gravajn konsilojn al la kongresanoj en la informa giĉeto kaj volonte respondis niajn demandojn. Kelkajn horojn mi pasigis en la Komitata Kunsido dum kiu estis elektitaj novaj komitatanoj C, la estraro kaj la prezidanto de UEA, kiun dum la plej proksima mandato gvidos Duncan Charters el Usono. La sabatan programon fermis la Movada Foiro, la 14-a en Lahtio. Pri ĝia nunjara eldono ni interparolas kun Anna Löwenstein.
La programinformon akompanas foto prezentanta E-flagojn antaŭ la kongresejo en Lahtio, Isku Areena, prenita de ĝia tria etaĝo. La raporto  aperas ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D