Ludu

La 870-a E_elsendo el la 12.07.2019 ĉe www.pola-retradio.org

En la hodiaŭa programo el nia arkivo ni memorigas felietonon pri koninda Pollando, kiu kondukas nin al la loko Bodzentyn.
Niaj kulturtemaj informoj rilatas al la daŭranta en Varsovio ekspozicio pri la reĝaj juveloj el la epoko de Vasa-dinastio (16/17-a jarcentoj) kaj al la kvestado de Wawel-katedralo por la pariza Notre-Dame.
Multan lokon okupas informoj pri la proksimiĝanta UK en Lahtio, kvankam tute aparte ni salutas en la komenco de la elsendo la komenciĝantan en la slovaka Nitra Someran Esperanto-Studadon per la kanzono „En somero” de Jonny M.
Se temas pri la Lahtia UK ni informas pri multaj dokumentoj en la retejo de UEA en la fako Kongresoj, rilate la programon de la proksimiĝanta kongreso, kiujn kutime ĝis nun eblis konsulti nur post la fizika transpreno de la Kongresa Libro – https://uea.org/kongresoj. Sekve ni memorigas fragmenton de nia lasta interparolo kun KKS, Clay Magalhães pri la trajna konekto inter Helsinki kaj Lahti.
En la hodiaŭa Leterkesto ni  i.a. rilatigas nin al la UK informante pri nia partopreno en la Movada Foiro kaj nunjara renkontiĝo kun aŭskultantoj. Ni prezentas nian kongressignalon.
La programinformon akompanas interreta foto de unu el la eksponaĵoj de la ekspozicio en la Reĝa Kastelo en Varsovio „Regi kaj ravi”.
La kulturkronikaj informoj estas paralele legeblaj kaj aŭdeblaj en la koncerna rubriko de nia paĝo. La elsendo troviĝas ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D